2014
Bazo

TutMonda Skolta Ĵamboreo en Interreto (JOTI) estas internacia Skolta Renkontiĝo en la Reto, kiu okazas ĉiun jaron dum la tria semajnfino de oktobro. Ĝi estas oficiala evento de Monda Organizaĵo de la Skolta Movado.

Dum tiu semajnfino, miloj da geSkoltoj el la tuta mondo renkontiĝas, kaj komunikiĝas surbaze de la Reto, uzante lokajn teknologiajn eblecojn jen ret-navigiloj, jen ret-poŝto, jen babilejoj, jen mikrofonoj, jen bildo-bitigiloj, jen ret-kameraoj. Skoltaj grupoj povas kombini ĉi tiun eventon kun Ĵamboreo en la Aero (JOTA), evento kie geSkoltoj povas kumunikiĝi inter si en radio-amatoraj frekvencoj kun la asisto de loka radio-amatora stabo.

La plejmulto de la komunikado estas farata pere de ret-poŝto kaj en babileja reto nomata IRC, la Interreta Resenda Klaĉejo. JOTI ebligas al vi krei amikecon kun geSkoltoj en aliaj landoj, kaj eltrovi iom pri iliaj ordinara kaj skolta vivoj. Ofte, tiuj kontaktoj daŭras jarojn, kaj estas la bazo por estontaj grupvojaĝoj kaj projektoj.

Se ni vekis vian intereson, simple sekvu kelkajn sugestojn de nia ttt-ejo, kaj partoprenu en la ĉi-jara JOTI.