Specialaj IRC-serviloj por geSkoltoj Estas multaj malsamaj IRC-retoj. La plej grandaj nomiĝas Efnet, IRCnet kaj Undernet. Ĉiu el tiuj retoj havas sian propran babil-servilon. Grandaj babil-retoj tendencas esti malrapidaj kaj ne bone prizorgataj, kaj estas babil-areoj kiuj estas malsekuraj aŭ ne indikataj por infanoj. Ankaŭ estas kelkaj malpli grandaj fakaj IRC-retoj, kiuj provas solvi tiajn problemojn. La unua primara babil-reto kiun ni elektis por JOTI estas ScoutLink (SkoltLigo). Ĝi estas speciala tutmonda babil-reto prizorgata de Scouts for Scouts (Skoltoj por Skoltoj) kun sekuraj serviloj. ScoutLink estas konsiderata sekura, kaj la konversacio en la kanaloj estas malfermita, amika kaj bone edukata. Malgraŭ tio ke vi povas trovi geskoltojn kaj specialajn kanalojn por JOTI en aliaj serviloj kaj platformoj, ni rekomendas ScoutLink-n kiel la lokon en ordo por partopreni en la ĉi-jara JOTI. Krome, ĝi estas la nura ret-ejo, kie ni oficiale ĉeestos. En la suba kadro vi trovas liston de ĉiuj la ScoutLink-IRC-serviloj. Tiu ĉi listo estas daŭre aktualigata kaj pligrandigata. Aleatora scoutlink-serviloj estas atingeblaj pere de:
Grava informo de ScoutLink: La ĉi-jara Klono-limo ĉe ScoutLink Reto estas 25 pk'j de 1 ip . Se vi konektas kun pliaj pk'j, vi devas mesaĝi al joti@scoutlink.net kun la ip , kiun vi uzos dum JOTI, kie vi estas ekz-e: UK, NL, CH ktp kaj la nombro de pk'j vi uzos por konekti al ScoutLink-reto. Konekto al unu el tiuj kreos aleatoran ip de servilo en tiu mondoparto. Se iu konektas la babilejon chat.eu.scoutlink.net, tiu ricevos aleatoran ip de servilo ie en Eŭropo.
Ĉe http://www.scoutlink.netvi trovos pliajn respondojn rilatajn al la sekvaj demandoj:
| ![]() |
![]() ![]() |