2014
Kiel partopreni en JOTI pere de ret-poŝto

Se vi ne havas aliron al IRC aŭ TTT, vi ankoraŭ povas partopreni en JOTI. JOTI estas kunveno de geskoltoj en la Reto, kaj la reton ne konsistigas nur TTT aŭ IRC sed ankaŭ ret-poŝto. Sube estas kelkaj avertoj, kiujn vi devas memori, kiam vi planas partopreni en JOTI pere de ret-poŝto.

Ekkomencu frue

Unue estas grave kontakti aliajn grupoj kiel eble pli frue, tio estas: Antaŭ JOTI-semajnfino. Vi devas esti kolektinta poŝt-adresojn de aliaj grupoj ĝis JOTI-semajnfino, por ke vi estu preta tuj komenci komunikiĝi kaj ne malŝpari tempon serĉante aliajn grupojn. Por trovi la ret-adresojn de aliaj grupoj serĉu nian Kontakto-Datumbazon.

Kompreneble, se vi intencas fari JOTI-kontakton kun grupoj pere de ret-poŝto, ni invitas vin aldoni la grupon ankaŭ en tiun ĉi datumbazon.

Ne uzu vian ordinaran ret-adreson

Afero memorinda estas ke vi ne volas ricevi nedezirindan amason da ret-mesaĝoj en via ordinara poŝtkesto post la fino de JOTI. Por esti certa ke via ordinara poŝtkesto restos sekura, ni rekomendas, ke vi aranĝu de senpaga provizanto apartan poŝtkeston nur por JOTI. Vi povas havi SENPAGAN ret-adreson de GMX, Bigfoot kaj Yahoo.